Brita Konservativativa Partio gajnis ĝeneralan elektadon

(GMT+08:00) 2019-12-14 15:10:30     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la fina rezulto publikigita vendrede, la Konservativa Partio de Britio gajnis 365 el 650 sidlokoj de la parlamento, do absolutan plejparton de la malsupra ĉambro de la parlamento. Tiutage Boris Johnson oficiale enoficiĝis kiel brita ĉefministro kaj faris paroladon pri laŭdata retiro de Britio el EU kaj fino de ĉirilataj disputoj.

La Konservativa Partio gajnis 365 sidlokojn en la parlamento, tio estas venko de la partio kun plej granda supereco en la elektado de malsupra ĉambro post 1987. Tiutage posttagmeze brita ĉefministro Boris Johnson faris paroladon en la ĉefministrejo, ke realiĝos retiro de Britio el EU en la 31a de januaro 2020. En la parolado, li dankis subtenantojn al la Konservativa Partio kaj akcentis doni gravecon al popola vivo.

En la elektado, la Konservativa Partio prezentis serion da rimedoj, kiaj redukto de imposto, aldono de publika kapitalo, rego de enmigrintoj kaj fortigo de punoj al teroristoj, seks-krimuloj kaj perfortuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin