Kenjo malfermis vartransportan servon de longigita fervojo

(GMT+08:00) 2019-12-18 13:09:24     Redaktoro:Yu

Kenjo marde malfermis vartransportan servon de la norma fervojo inter Najrobio kaj Najvaŝo kaj landinternan konteneran deponejon, kiuj eble revoluciigos transportadon de pogranda kargo al la landinterno de la orient-afrika lando kaj najbaraj landoj.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta kaj ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong estis inter politikaj gravuloj, kiuj ĉeestis la malferman ceremonion de vartransporta servo de la fazo 2A de la fervojo kaj tera haveno situanta en la feriuma urbo Najvaŝo.

Kenyatta diris en la malferma ceremonio en Najrobio, "Hodiaŭ ni festas la komencon de la kargotrajnaj servoj al la Najvaŝa landinterna Kontenera Deponejo; tial ni faras klaran deklaron, ke ni kiel popolo estas pretaj por supreniri."

Kenyatta dankis ĉinan prezidanton Xi Jinping pro sendo de speciala sendito al la ceremonio kaj ankaŭ la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj subtenoj kaj helpoj al ekonomisocia disvolvado de Kenjo, kaj diris, ke li atendas, ke la du landoj profundigu amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron, kune protektu multflankecon kaj realigu reciprokan profiton kaj kungajnon.

Wang transdiris sincerajn salutojn de prezidanto Xi. Ambaŭ flankoj unuanime opiniis, ke la du landoj devas vastigi kunlaboron sub la kadro de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj riĉigi enhavojn de la ĉina-kenja ampleksa strategia partnereco de kunlaboro por pli multe profitigi la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin