Arto sen malfara klavo—Intervjuo al Michèle Lemieux           de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-12-18 08:59:03     Redaktoro:祃璟琳

En 2020 la UK okazos en Montrealo, kie troviĝas la Nacia Filmoficejo de Kanado. Inter iliaj plej ĉarme unikaj produktadaj instrumentoj estas la ekrano de pingloj, eltrovita fare de Alexandre Alexeieff kaj Claire Parker en la tridekaj jaroj. Michèle Lemieux, kiu ĝin regas nun, afable konsentis paroli pri sia arto kun Ĉina Radio Internacia. En la unua parto ŝi klarigas la mekanismon de la ekrano kaj ĝian filozofian profundecon; en la dua ŝi priparolas siajn filmojn kaj animacion kiel universalan lingvon; en la tria ŝi rakontas la historion de la ekrano kaj siajn esperojn por la estonto.

ML: Michèle Lemieux

AM: Alessandra Madella

Unua Parto: La magia profundeco de la ekrano de pingloj

AM: Kiom da ekranoj de pingloj estas en la mondo?

ML: Alexeieff kaj Parker fabrikis entute ok. La sola ankoraŭ uzebla post ilia forpaso estis tiu ĉe la Nacia Filmoficejo, kiun mi estas uzanta nun. La aliaj estis muzeaĵoj, malnovaj prototipoj aŭ instrumentoj damaĝitaj post unu filmo. Ilia lasta kreaĵo apartenis al Svetlana, la filino de Alexeieff. Ŝi loĝis en Bostono kaj lasis ĝin en Parizo ĉe la agento prizorganta la filmojn de ŝia patro. Ĝi restis en magazeno, atendante novan vivon. Antaŭ du jaroj Jacques Drouin ekis la restaŭron, kiun mi kompletigis. Nun la dua uzeblas en Francio.

AM: Kiel via ekrano de pingloj alvenis al Montrealo?

ML: Dum la milito Alexeieff kaj Parker translokiĝis al Bostono, la hejmo de Parker. Ilia bonega amiko Norman McLaren invitis ilin al la Filmoficejo de Kanado. Tie ili faris la filmon EN PASSANT (Dume) per ega ekrano je unu miliono da pingloj, ilia plej elstara kreitaĵo el Francio. Ĝi esti kvaroble pli granda ol la mia. Post dek-jara strebado McLaren konvinkis ilin vendi ekranon al la Filmoficejo. En 1972 ili venis al Montrealo por liveri la "Novan Ekranon", kiun ili konstruintis post ilia reveno al Francio kaj kiu restis ĉe la Filmoficejo ekde tiam. Por anstataŭigi ĝin Alexeieff kaj Parker konstruis sian lastan. Ŝi tiam devis esti 79-jara kaj li 80. Ili ekuzis ĝin, sed Claire mortis kaj Alexandre ne pluvivis unu jaron. Do Svetlana heredis ĝin.

AM: Fascinas min, ke Alexeieff venis al la ekrano de pingloj el gravurado kaj ĝin imagis kiel "moviĝantan gravuraĵon."

ML: Jes, estis lia revo. Interese ĉiuj raraj homoj, kiuj povis labori kiel ekranistoj, havas ĉiuj akvafortan fonon. Mi mem tion havas. Jacques Drouin faris akvafortojn kaj gravuraĵojn. Malgraŭ la diferencoj, iel similas la klaroskuraj efektoj atingeblaj per la ekrano. Krome, akvaforto same temas pri metalo. La revo de Alexeieff vidi siajn gravuraĵojn moviĝi eltrovigis al li per malsamaj vojoj la ekranon de pingloj.

AM: Kiel vi elektas la objektojn, per kiuj vi presas la ekranon?

ML: Iloj ĉiam surprizigas. Objektoj kreas la konsiton de surfacoj kaj konturojn. Ne vere eblas pentri konturojn sur la ekranon, ĉar temas pri klaroskura intrumento kiel karbo. Por dezegni lineon aŭ cirklon plej facilas trovi objekton kaj presi tiun formon rekte sur la ekranon. La ĉasado de iloj estas tre persona. Kiam Jacques Drouin transdonis al mi la ekranon, mi ricevis la plejmulton de liaj. Mi estis kortuŝita, sed interese mi ne vere uzas la samajn. Dum la tempo mi kolektis tute malsamajn objektojn, same kiel pentristo zorgas pri siaj apartaj penikoj. Uzeblaj aĵoj estas severe limigitaj. Ili devas havi la taŭgan reliefon kaj lasi interesan spuron sen damaĝi la pinglojn. Ekzemple metalo ne bonas, ĉar ĝi povus fuŝi la pinton de la pingloj por ĉiam, se vi ne ekstreme atentas. Ligno devas esti tute dura por ne lasi postsignojn kaj polvon. Mi multe uzas glason. La tempo montras al vi la bonajn.

Amuze la serĉado de iloj povas iĝi obseda. Mi mem posedas la plej surprizigajn. Se mi perdus mian sakon, la trovinto neniam komprenus kial mi kunportas tiajn strangaĵojn kiel ampolojn kaj erojn de plastikaj ŝtopiloj. Nun mi havas ĉion bezonatan. Mi krome serĉas nur fajnaĵojn. Ekzemple, mi kolektas lignajn apartilojn por presistoj. En la pasinteco ili apartigis plumbajn literojn. Estas durega ligno, kiun tempo kaj printa oleo firmigis. Ili estas je ĉiuj larĝecoj kaj uzeblas por presi diversajn liniojn. Jacques utiligis malsamajn aferojn, ĉar lia linia kaj klaroskura vortaro malsamis. Mi multe uzas ampolojn.

AM: Ĉu estas legendo, ke Alexeieff laboris fronte dum Parker laboris dorse de la ekrano?

ML: Nur tiel ili povis prilabori la ekranon je unu miliono da pingloj, ĉar eĉ pli malgranda ekrano ĉiam bezonas samtempe viajn du manojn. La montreala ekrano taŭgas, ĉar starante fronte kaj tuŝante la mezon de ĝi per unu mano, mi povas bone atingi la rektan reverson per la alia. Do mi povas tuŝi la saman nombron de pingloj je la du flankoj. Vi devas same bone kapabli dezegni per via dekstra mano kiel per la maldestra, fronte kaj reverse.

AM: Kiel la klaroskura mekanismo funkcias por la ekrano?

ML: Estas metala kadro kun blankaj tubetoj. En ĉiuj estas pinglo pli longa ol la tubo je kvin milimetroj. La fotilo frontas la ekranon. Kiam mi puŝas fronte malantaŭen, mi vidas la profilon de la blankaj tuboj. Kiam mi puŝas dorse antaŭen, ĉiu elpuŝita pinglo ĵetas ombron, ĉar la ekrano estas lumigita flanke. La fotilo ne vidas la pinglon, sed la ĵetitan ombron. Dorse fronten mi donas malhelajn tonojn kaj fronte dorsen la helajn. Vi devas ĉiam labori per viaj du manoj, ĉar vi devas uzi unu flankon aŭ la alian por akiri pli helajn aŭ malhelajn grizajn tonojn.

AM: Kio okazas se vi eraras?

ML: Ne estas malfara klavo. Se vi jam faris foton, vi ne plu povas korekti vian eraron. Se la animacio ne iras kiel dezirite, mi devas repensi la tuton. Kaj se akcidento perdigas parton de mia laboro, mi devas trovi alian solvon. Vi neniam povas reveni sur viajn paŝojn, ĉar ne rekreeblas la ombroj de 240,000 pingloj.

AM: Kiel vi povas kompreni la efekton de via laboro antaŭ ol foti?

ML: Kiam mi laboras, mi sidas antaŭ la ekrano kun la fotilo ĝuste malantaŭ mia kapo. Mi devas vidi ekzakte kiel la fotilo, ĉar la bildo tute malsamas el alia angulo. Kiam la bildo pretas, mi flankeniras por foti kaj mi tuj eklaboras pri la venonta bildo. Mia kapo estas kiel plilongiĝo de la senluma kamero. Estas mia fantazio en mia studio: mi estas en tiu senluma kamero, en kiu troviĝas fotilo kun ena senluma kamero. Mia kapo plilongigas la senluman kameron de la fotilo.

AM: Kiel afektas vin la senton de nedaŭro, ke vi ne povas konservi viajn bildojn sur la ekrano?

ML: Komence malfacilis, ĉar kutime vi volus konservi kaj rigardadi viajn dezegnaĵojn. Penigas akcepti, ke nur foto restos, ĉar vi devas tuj detrui viajn kreitaĵojn. De la alia flanko nepras tion fari, ĉar la movado mem gravas pli ol aro da bildoj. Necesis al mi iom da tempo por kompreni, ke dezegnaĵoj estas tie nur por la movado, kiun mi volas krei. Estas fakte la defio devi alfronti viajn agojn. Nia kulturo tiel multe alkutimiĝis al la malfara klavo, ke eble kelkaj homoj ŝatus malfari partojn de siaj vivoj.

Verdire estas bona defio, ĉar akcidentoj kaj hazardoj ege gravas en kreado. Kelkfoje mi faras ion ne tute laŭ miaj planoj. Sed kiel ajn nepras antaŭeniri kaj tiam la plej bonaj ideoj aperas. Akcidentoj okazas ĉiam kaj reagi al ili portas vin en kutime ne atingeblajn lokojn. Ofte homoj demandas al mi, ĉu programaro povus imiti la senton de la ekrano de pingloj. Certe tia softvaro ekzistas. Sed, kvankam mi ŝatas la aspekton de la bildoj sur la ekrano, mi ne laboras nur por tio. Mi ŝatas la labor-procezon mem, ŝarĝitan je ĉiamaj akcidentoj. Ĝi estas vivanta kaj neniam enuiga, ĉar aferoj okazas en la nuno. Mi trovas ĝin tre kreema. Tradicia animacio havas enuigajn periodojn, kiam vi nur devas fari milojn da jam elpensitaj dezegnaĵoj. Tiam mi sentas min kiel en prizono. Sed kun la ekrano de pingloj mi ĉiam devas decidi per konkretaj reagoj. Kiam mi laboras pri scenaro, mi scias kien mi volas iri, sed mi neniam scias kiel mi fakte atingos la celon.

AM: Estas kiel daŭra etika edukado.

ML: Jes. En la ekrano estas io tre magia, atinganta filozofiajn pensojn. Vi faras bildon, kiu ekzistas nur kiam vi korekte lumigas ĝin. Kiam mi lumigas ĝin fronte sen ombro, la bildo malaperas. Ĝi ekzistas nur dank'al la ombro. Ĉu ĝi vere ekzistas? Kaj vi faras bildon super alia bildo, kiu estas super ĉiuj aliaj bildoj iam faritaj per la ekrano. Ĝi havas tre fortan memoron. Alexeieff faris partojn de siaj filmoj per mia ekrano. Norman McLaren eksperimentis per ĝi kaj ĝi vidis ĉiujn filmojn de Jacques Drouin. Mi trovas tiun ĉi instrumenton fascina pro tiu heredaĵo kaj la filozofiaj pensoj, kiujn ĝi kunportas. Pro tiuj kialoj mi vere ŝatas labori per ĝi. Se oni oferus al mi imiteman programaron, mi ne havus tion, kio plej gravas por mi.

***********************************************************************************

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin