Xi: ĉina-japanaj rilatoj alfrontas gravajn disvolvajn oportunojn

(GMT+08:00) 2019-12-24 11:24:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde en Pekino, ke ĉina-japanaj rilatoj nun alfrontas gravajn disvolvajn oportunojn.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Li diris, ke Ĉinio volas subteni striktan komunikadon kun Japanio kaj plifortigi politikan gvidadon por puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Abe estas en Ĉinio por ĉeesti la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiu okazos en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu marde.

Xi diris, ke pro la komunaj klopodoj de la du landoj, la duflankaj rilatoj realigis daŭran pliboniĝon kaj disvolviĝon. Li memoris, ke ili konsentis konstrui rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio laŭ la bezonoj de la nova epoko dum lia lasta renkontiĝo kun Abe en Osako de Japanio en Junio. Li diris, ke la nuna mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn ne videblajn en jarcento, kaj ju pli komplika estas la situacio, des pli ili devas konservi strategian rezolutecon kaj adopti antaŭvidan vizion, kiu konsideras la ĝeneralan situacion.

Xi vokis al la du flankoj plifortigi komunikadon kaj kunordigon sur la bazo serĉi komunajn punktojn flankenmetante diferencojn, kaj fari klopodojn por certigi kunlaboron kaj reciprokan profiton. Li diris ankaŭ, ke la du flankoj devas kapti la ĝustan direkton sub la gvidado de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, konvene trakti gravajn kaj tiklajn demandojn, kaj firmigi la politikan bazon de la duflankaj rilatoj.

Abe diris, ke ĉi-jare Japanio kaj Ĉinio havas oftajn altnivelajn interŝanĝojn, kio helpis plibonigi reciprokan komprenon kaj estigi pozitivan tendencon por disvolviĝo de la rilatoj. Li diris, ke la japana flanko atendas la ŝtatan viziton de prezidanto Xi al Japanio en la printempo de la venonta jaro kaj donas grandan gravecon al la vizito. Li aldonis, ke la japana flanko volas komunikiĝi strikte kun Ĉinio por certigi sukcesan viziton kaj antaŭenigi japana-ĉinajn rilatojn laŭ la bezonoj de la nova epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin