(Mia Asocio, Mia Urbo)Verda Stacio, Ĉehio kaj Slovakio

(GMT+08:00) 2019-12-30 15:49:01     Redaktoro:Pluveta

La filmeto kaj teksto estis prezentita de Pavol Kaščák

Verda Stacio estas rondeto, kiu kunigas homojn, kiujn ŝatas filmi, paroli, aktori aŭ aliaj agadoj ligitajn al arto. Verda stacio komencis labori en la jaro 2013. Ni komencis per radioelsendoj kaj poste sekvis unuaj filmoj. En la jaroj 2015 kaj 2017 Verda stacio partoprenis Filmkonkursojn Teo kaj Amo en Ĉinio, kiun organizis ĈRI en Pekino.

En la jaro 2016 nia skipo preparis rektan elsendon el la UK en Nitro kaj ĉiutagajn raportojn. Laborlingvoj de Verda Stacio estas Esperanto, la ĉeĥa kaj la slovaka. En la filmo ni uzis ankaŭ registraĵojn el koncerto de profesiuloj el la plej elstara scenejo de Ĉeĥa Respubliko, el Nacia Teatro en Prago. La koncerto de Ivan Acher kaj Vanda Šípová okazis dum la evento (Internacia Esperanto-lernejo), kiun ni organizas ĉiujare en kastelo Bartošovice proksime de nia klubo Vanaivan en Kopřivnice. Mi esperas, ke ankaŭ tiu ĉi artikolo kaj filmo allogos multajn homojn kunlabori kun ni kaj fari multajn belajn filmetojn en Esperanto!

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin