Ĉinio firme oponas usonan leĝprojekton pri defenda rajtigo por 2020

(GMT+08:00) 2019-12-27 10:51:41     Redaktoro:Yu

Antaŭ nelonge Usono adoptis la leĝprojekton pri defenda rajtigo por la financa jaro 2020, kiu inkluzivas plurajn artikolojn malfavorajn al ĉinaj entreprenoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas la usonan leĝprojekton kaj esperas, ke la usona flanko korektos erarojn kaj kreos bonajn kondiĉojn por normala ekonomia kaj komerca kunlaboro inter entreprenoj de la du landoj.

Gao diris, ke la ĉina flanko opinias, ke kondiĉoj en la leĝprojekto, kiuj celas limigi aĉetadon de ĉinaj produktoj kaj efektivigi severan restrikton de eksportado al ĉinaj entreprenoj, estas abomenaj ilustraĵoj, kiuj intervenas en normalajn komercajn aktivecojn inter entreprenoj per ŝtataj agadoj. Ĉinio urĝas la usonan flankon respekti la principon de merkatado, forĵeti politikan antaŭjuĝon kaj arkaikan ideon de nul-suma ludo, demeti koloran okulvitron, haltigi eraran konduton kaj krei bonajn kondiĉojn por normala ekonomia kaj komerca kunlaboro inter entreprenoj de la du landoj.

Gao aldonis, ke la ĉina flanko donos grandan atenton al influo de la leĝprojekto sur ĉinaj entreprenoj kaj prenos ĉiajn necesajn rimedojn por protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin