Huang Kunming faris paroladon en la kunveno por la 90a datreveno de la Kunveno Gutian

(GMT+08:00) 2019-12-28 15:52:45     Redaktoro:邱杰明

La kunveno por la 90a datreveno de la Kunveno Gutian okazis sabate en la urbo Longyan, la provinco Fujian. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra komitato, faris paroladon en la kunveno. Huang diris, ke estas necese por profunde studi kaj efektivigi la socialismon kun ĉinaj karakterizaĵoj de la nova epoko, fari pli radianta la spiriton de la Kunveno Gutian, efektivigi la spiriton de la Gutian-a Kunveno de la politika laboro por la tuta armeo, ne forgesi la originan intencon kaj firme konservi la mision en la memoro.

Huang diris, ke la popola armeo iris al fortikiĝo post la Kunveno Gutian antaŭ 90 jaroj. La Gutian-a Kunveno de la politika laboro por la tuta armeo antaŭ 5 jaroj faris novan politikan planon por fortigi la armeon kaj celi la strategion por konstrui armeon per politiko. La du kunvenoj ambaŭ havas gravan signifon en la historio.

Huang diris ankaŭ, ke estas necese konstante teni kaj fortigi la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio, gardi la aŭtoritaton kaj gvidon de la KPĈ, konservi la kernan pozicion de prezidanto Xi Jinping, kaj antaŭenpuŝi la grandan revolucion per memrevolucio.

La membro de la Milita Komisiono de la Centra Komitato kaj la direktoro de politika departemento de la Milita Komisiono de la Centra Komitato Miao Hua prezidis kunvenon. Huang Kunming vizitis la sidejon de la Kunvenon Gutian, la Memorigan Ĝardenon de Prezidanto Mao kaj la Memorigan Halon de la Kunveno Gutian.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin