UN faros duan diskuton pri projekto de rezolucio prezentita de Ĉinio kaj Rusio rilate al KDPR

(GMT+08:00) 2019-12-30 17:42:34     Redaktoro:Ĝoja

Lunde en regula gazetara konferenco de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino, Geng Shuang, proparolanto de la ministerio, diris, ke la ĉina flanko atendas, ke membroj de la Sekureca Konsilio de la UN portos respondecojn kaj alprenos pozitivajn agojn por politike solvi la demandon de la korea duoninsulo.

Laŭ konigo, lunde la Sekureca Konsilio de la UN okazigos neoficialan kunvenon kaj faros la duan diskuton pri la projekto de rezolucio, prezentita de Ĉinio kaj Rusio, por nuligi partajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Demandite, Geng Shuang diris, ke estas la deirpunkto de la projekto de Ĉinio kaj Rusio persisti en protekto de paco kaj stabileco de la korea duoninsulo, persisti en solvado de demando per dialogo kaj intertraktado kaj persisti en samtempa akcelado de konstruado de mekanismo por longedaŭra paco de la duoninsulo kaj realigo de sennukleigo de la duoninsulo. Ĉinio kaj Rusio proponis nuligi partajn sankciojn kontraŭ KDPR, kio celas kontentigi racian postulon de la KDPR pri humaneco kaj subteni procezon de politika dialogo. Nun Ĉinio kaj Rusio tenas kontaktadon kun membroj de la Sekureca Konsilio kaj koncernaj partioj de la demando de la korea duoninsulo pri enhavo de la projekto. Kaj la ĉina flanko esperas, ke membroj de la Sekureca Konsilio portos siajn respondecojn kaj alprenos pozitivajn agojn por politike solvi la demandon de la korea duoninsulo, apogi dialogon kaj intertraktadon kaj protekti stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin