Usono kaluminis kontraŭterorisman agadon de Ĉinio en Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-12-30 18:34:53     Redaktoro:Ĝoja

Pri usonaj paroladoj, kiuj kaluminas kontraŭterorisman agadon de Ĉinio en Xinjiang, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris lunde en Pekino, ke la paroladoj de Usono estas tute misfamoj, kaj Ĉinio persvadas al Usono regi siajn proprajn aferojn, se Usono etendas siajn manojn trolonge, ĝi facile tordos al si la lumbon.

Tiutage en regula gazetara konferenco Geng Shuang diris, ke la usonaj paroladoj tute estas misfamoj kun malbona intenco, kaj ne konformas al la faktoj, tial Ĉinio firme oponas la paroladojn. Nun en Xinjiang; la ekonomio daŭre disvolviĝas; la socio estas harmonia kaj stabila; la vivo de homoj senĉese pliboniĝas; kulturo estas senprecedence propera kaj religioj harmoniaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin