Ĉina Komunikila Grupo publikigis dek enlandajn novaĵojn de 2019

(GMT+08:00) 2019-12-30 13:35:37     Redaktoro:Yu

Ĉina Komunikila Grupo sabate publikigis la dek enlandajn novaĵojn de la jaro 2019.

Jen la dek novaĵoj:

Ĉinio okazigis kunvenon, militan paradon kaj amasparadon sur la placo Tian'anmen okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ĉina prezidanto faris gravan paroladon.

La kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) malfermis novan perspektivon de la regado de Ĉinio.

La KPĈ komencis la edukon "resti fidela al la komenca misio".

Ĉina ekonomio prezentis bonajn rezultojn de stabila kresko kaj altkvalita disvolviĝo.

La Forumo pri Internacia Kunlaboro de la Iniciato Zono kaj Vojo kaj aliaj tri ĉefaj diplomatiaj agadoj celas konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro kaj rekomendi novan internacian ordon.

Ĉinio festis la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, kaj la ĉina registaro firme persistas en la principo "unu lando, du sistemoj".

Ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno kiel nova internacia aviad-centro.

La ĉina virina volejbal-teamo gajnis la Mondan Ĉampionadon de 2019 per 11 sinsekvaj venkoj.

La ĉina lunsonda satelito sendis al la tero la unuan foton, faritan proksime al la luna dorso.

Ĉinio malfermis la eraon de komerca uzo de la kvina generacio de telekomunika teknologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin