Sekureca Konsilio de UN kondamnis teroristan atakon en Somalio

(GMT+08:00) 2019-12-30 14:46:41     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj dimanĉe forte kondamnis la sabatan terorisman atakon en somalia ĉefurbo Mogadiŝo, kiu mortigis dekojn da homoj.

Membroj de la konsilio diris en deklaro, ke terorismo en ĉiuj siaj formoj kaj manifestoj estas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ili emfazis la bezonon de ĉiuj ŝtatoj bati per ĉiuj rimedoj minacojn per terorismaj atakoj.

Ili urĝis ĉiujn ŝtatojn aktive kunlabori kun la registaro de Somalio kaj ĉiuj aliaj koncernaj aŭtoritatoj por porti efektivigantojn, organizantojn, financantojn kaj sponsorojn de terorismaj agoj al justeco.

La konsiliaj membroj ankaŭ ripetis sian decidon subteni pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en Somalio, kaj aldonis, ke ilia persistemo ne povas malfortiĝi de iuj terorismaj atakoj.

Almenaŭ 79 homoj estis mortigitaj kaj 149 aliaj vunditaj sabate en suicida aŭtobomb-atako ĉe kontrolejo en la antaŭurbo de Mogadiŝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin