Rakonto pri Radina Dimitrova, kiu disvastigas ĉinan kulturon en Latin-ameriko

(GMT+08:00) 2019-12-31 14:59:50     Redaktoro:Ĝoja

En Meksiko vivas tia aparta erudiciulino, kiu devenas de Bulgario kaj laboras pri tradukado de literaturaj verkoj inter la lingvoj ĉina kaj hispana, esploras ĉinan kulturon kaj antikvan kaj nunan. Ŝi skribas sian doktoriĝan disertaĵon rilatan al Yang Yuhuan (杨玉环), kromedzino de ĉina imperiestro Li Longji (李隆基) en la Tang-dinastio (618 – 907). Ŝia plej ŝatata poeto estas Bai Juyi (白居易, 772-846) en la Tang-dinastio. Ŝi tradukis multajn ĉinajn filmojn, ekzemple la filmojn titolitajn "S-ro Ses" (老炮儿) kaj "Baniĝi" (洗澡). Ŝi nomiĝas Radina Dimitrova. Radina Dimitrova diris, ke ŝi volas disvastigi la ĉinan kulturon.

Radina Dimitrova naskiĝis en Bulgario en 1979. Kiam ŝi aĝis 7 aŭ 8 jarojn, unu libro en la bulgara lingvo, kiu kolektis aziajn popolajn rakontojn enradikigis la ĉinan kulturon en la koron de Radina Dimitrova. Ŝi diris, ke en la libro la ĉina rakonto titolita Sonorilo plej plaĉas al ŝi. La rakonto estas: En la antikva tempo vivis lertulo pri produktado de sonorilo kaj li havis tre amindan filinon. Por helpi la patron la filino sin oferis ensaltante en feran akvujon. Kaj la farita sonorilo pro la kontribuo de la filino ludis gravan rolon en batalo kontraŭ invado de malamikoj. Radina Dimitrova ĉiam estas kortuŝa kiam ŝi legas la rakonton. Ŝi diris:

"Ĝi estas la unua rakonto, kiun mi legis. Pro ĝi en mia infaneco mi sciis, ke ekzistas en Ĉinio multaj interesaj rakontoj kun pensado de antikvaj filozofoj, kiel Konfuceo kaj Mengzi."

En ŝia infaneco tre malmultis libroj pri ĉina literaturo. Sekve de plenumado de ĉina malfermo kaj reformado estas pli kaj pli alta atento de diversaj landoj al Ĉinio. En 1998 en bulgara Sofia Universitato Radina Dimitrova lernis la fakon pri internaciaj rilatoj, sed ŝia intereso ne estas pri la fako. Tial ŝi decidis burĝonigi la semon pri ĉina kulturo en sia koro. Ŝi diris:

"Ĉinio havas tiel abundajn kaj longhistoriajn kulturojn, mi, kiel alilandano, ne povas gajni multon eĉ se mi esploros ĉinan kulturon tutvive. Kiam mi havis la okazon elekti mian duan fakon en la dua lernojaro de la universitato, mi tuj elektis la ĉinologion, kaj nur post unu semestro ĉinologio fariĝis la unua fako por mi."

Radina Dimitrova fine forlasis la fakon de internaciaj rilatoj kaj donis ĉiun energion al la fako de ĉinologio, poste ŝi gajnis magistrecon de la fako de orientazia kulturo. Ŝi profunde lernis la kulturon, historion kaj politikan sistemon de Ĉinio.

En 2003 kaj 2005 Radina Dimitrova kurte restis en Pekino pro interŝanĝoj kaj konkursoj de la ĉina lingvo. Tio malfermis pordon de trezoro por ŝi. En 2006 en la ĉina urbo Wuhan ŝi eklernis en Centra Ĉina Normala Universitato por magistreco de ĉina antikva literaturo. Dum sia lernado ŝi atestis ŝanĝiĝojn de la urbo Wuhan kaj persone sentis rapidan disvolvon de Ĉinio. Ŝi spertis ankaŭ Pekinajn Olimpikojn en 2008. Tial ŝi opiniis, ke pli kaj pli da alilandanoj volas scii la ĉinan kulturon sekve de pli kaj pli da monda atento al Ĉinio.

Pro tio Radina Dimitrova faris la gravan decidon plivastigi la ĉinan kulturon en latin-amerikaj landoj, ĉar ŝi lernis en mezlernejo la hispanan lingvon kaj lertas en la hispana lingvo. Ŝi diris:

"Mi tre intime konatiĝas kun internaciaj lernantoj el Latin-ameriko, precipe kunlernantoj el Meksiko. Ili ofte diris al mi: 'mankas homoj kiel vi en Latin-ameriko, kie vi povos uzi viajn sciojn, nome sciojn pri ĉinaj literaturoj antikvaj, modernaj kaj popolaj.' "

Nun Radina Dimitrova jam loĝas en Meksiko 10 jarojn kaj ŝi estas doktora studento de la Studa Centro pri Azio kaj Afriko sub Meksika Kolegio kaj ŝi skribas laboraĵon por doktoriĝo pri Yang Yuhuan, kromedzino de ĉina imperiestro Li Longji (李隆基) en la Tang-dinastio (618 – 907). En sia libera tempo ŝi tradukis multajn literaturajn verkojn kaj antikvajn kaj modernajn de Ĉinio, ankaŭ ĉinajn filmojn. Radina Dimitrova diris, ke per la traduktado ŝi eniris en korojn de ĉinoj kaj vidis ŝanĝiĝojn de la vivo de ĉinoj. Ŝi planas traduki kaj plivastigi romanojn de la ĉina dinastio Tang, ĉinajn dokumentajn filmojn, poem-kolektojn de ĉinaj laboristoj ktp. Ŝi opinias, ke estas ŝia misio konigi kaj plivastigi la ĉinan kulturon kaj proksimigi latin-amerikajn landojn al Ĉinion kaj inverse.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin