Ĉefo de UN: Junularo estas plej granda fonto de espero

(GMT+08:00) 2019-12-31 13:49:05     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde faris novjaran paroladon de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero.

Guterres diris en la parolado, ke la mondo alfrontas malsamajn defiojn, inkluzive de longtempa neegaleco kaj pliiĝanta malamo. Li akcentis, "Ni ne povas esti generacio, kiu trompas sin kaj febrigas la teron."

Li diris, ke ankoraŭ estas espero. La juna generacio ĉe la frontlinio estas la ĉefa novaĵo de la klimata agado ĝis seksegaleco kaj batalo por homaj rajtoj. Li vokis subteni la junan generacion ludi sian rolon en modlado de la mondo.

Guterres diris ankaŭ, ke en 2020 estos festata la 75a datreveno de la fondo de la UN, kaj nun la UN komencas dekjaran agadon por celoj de daŭripova disvolvado. Fine, li deziris pacon kaj feliĉon al tutmondaj junuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin