Internacia komunumo laŭdas novjaran paroladon de Xi pri monda paco kaj komuna disvolviĝo

(GMT+08:00) 2020-01-02 12:27:40     Redaktoro:Yu

La internacia komunumo laŭdis la novjaran paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en mardo, dirante, ke la disvolviĝo de Ĉinio profitigas popolon, kaj levante la dikfingron al la promeso de Ĉinio pri monda paco kaj komuna disvolviĝo.

Kenneth Quinn, prezidanto de la Monda Fondaĵo de Nutraĵa Premio kaj eksa usona ambasadoro al Kamboĝo, diris, ke li estis impresita de la altkvalita disvolvo de Ĉinio kaj ĝiaj atingoj en malriĉec-mildigo, kiujn Xi menciis en la parolado.

Quinn rimarkigis, ke la impresa statistiko pri la daŭra malaltiĝo de malriĉeco en Ĉinio estas la plej eksterordinara signo de la lastaj jardekoj de transformiĝo de la ĉina transforma ekonomio de Ĉinio.

Londona urbestro Sadiq Khan diris, ke la promeso de Xi antaŭenpuŝi komunan disvolviĝon profitigos la partnerecon de lia urbo kun Ĉinio.

La novjara parolado de Xi estis "ampleksa kaj plena de fido", diris Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de la Kuhn-Fondaĵo. Li diris, ke li estis profunde impresita de la aserto de prezidanto Xi, ke Ĉinio vere estos "modere prospera socio en ĉiuj aspektoj", kaj li estis impresita ankaŭ de la rimarkoj de Xi, ke kiom ajn li estis okupita, li elspezis tempon por viziti homojn en la kamparo.

Francesco Maringio, prezidanto de la Itala-Ĉina Asocio por Akcelado de la Silka Vojo, diris, ke li estis impresita de la rimarkoj de Xi, ke kiom ajn li estis okupita, li elspezis tempon por viziti homojn en la kamparo. Maringio aldonis, ke la mesaĝo estas klara: la bezonoj kaj revoj de ĉiuj ĉinoj superas ĉian alian devon.

Varaprasad Sekhar Dolla, profesoro pri ĉinaj studoj el la Hinda Universitato Jawaharlal Nehru, diris, ke Xi emfazis, ke Ĉinio havas "amikojn en ĉiuj anguloj de la mondo" en la novjara parolado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin