Gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn emfazante disvolvadon kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2020-01-02 13:46:42     Redaktoro:Yu

Antaŭ la alveno de la nova jaro 2020, gvidantoj de pluraj landoj faris novjarajn paroladojn, fokusiĝante al enlandaj kaj eksterlandaj demandoj kaj vokante al civitanoj unuiĝi por trakti defiojn kaj kunlabori por akceli disvolvadon.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris, "Ĉe la soljlo de la 20aj jaroj de la 21a jarcento, la epoko malkvieta kun kontraŭdiroj, kaj ankaŭ plena de vigleco, ni devas kaj ankaŭ povas plenforte peni por glata disvolvado de Rusio kaj plibonigo de la vivo." Li emfazis, ke unuiĝo estas la fundamento por atingo de iu ajn malfacila celo.

Belorusa prezidento Alexander Grigoryevich Lukashenko diris, ke en la nova jaro, la belorusa popolo senlace klopodos por disvolvado kaj konstruado de sia lando. Li esperimis la esperon, ke Belorusio atingos sukceson en sia paca disvolvado.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke tuttergloba varmiĝo estas reala minaco por la mondo, kaj li klopodos por certigi, ke Germanio faru sian kontribuon sur la niveloj de ekologio, ekonomio kaj socio.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris, ke reformo de la emerita sistemo renkontis grandan reziston de la socio, tamen ĝi ankoraŭ devas esti efektivigita por realigi juston kaj disvolviĝon de la socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin