Ĉina altrangulo telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario

(GMT+08:00) 2020-01-04 12:50:21     Redaktoro:Yu

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, vendrede telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo laŭ interkonsento.

La usona flanko informis Ĉinion pri sia pozicio rilate al la nuna situacio en Mez-Oriento. Yang diris, ke la ĉina flanko estas tre maltrankvila pri la situacio en Mez-Oriento, kaj ke Ĉinio ĉiam opinias, ke malkonsentoj devas esti solvitaj per konsiliĝo kaj dialogo, kaj oponas uzonon de milita forto en internaciaj rilatoj. Yang aldonis, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj, precipe la usona flanko sin detenos kaj revenos al la vojo de solvado de demandoj per dialogo kiel eble plej rapide por mildigi la streĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin