Lavrov: usona aeratako grave malobservis internacian leĝon

(GMT+08:00) 2020-01-05 15:39:09     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov sabate telefone konveresaciis respektive kun turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu kaj irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif. Li diris, ke la usona aeratako, kiu mortigis Qasem Soleimani, komandanton de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, grave malobservis la bazajn normojn de internacia leĝo.

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj raportis sabate, ke Lavrov kaj Zarif diris en la telefona konversacio, ke la usona aeratako, kiu grave malobservis la bazajn normojn de internacia leĝo, ne helpas solvi multjarajn malfacilajn demandojn de Mez-Oriento, sed pliigos la regionan streĉecon.

Lavrov akcentis dum konversacio kun Cavusoglu, ke la agado de Usono grave malobservis la bazajn normojn de internacia leĝo kaj ne helpas atingi kontraŭterorismajn celojn asertitajn de Vaŝingtono. Li aldonis, ke Rusio kaj Turkio ambaŭ estas profunde maltrankvilaj pri eventualaj gravaj sekvoj de la usona agado al paco kaj stabileco de la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin