Aeratako mortigis 28 studentojn de milita akademio en libia ĉefurbo

(GMT+08:00) 2020-01-05 15:54:22     Redaktoro:Yu

Aeratako trafis militan akademion en la libia ĉefurbo Tripolo sabate vespere, mortigante 28 studentojn kaj vundante 18 aliajn.

Armeo de la libia registaro subtenata de la UN diris en deklaro, ke 28 studentoj de la milita akademio estis mortigitaj kaj 18 aliaj vunditaj dum la aeratako de fremdlanda armeo subtenanta militan krimulon Haftar (komandanto de la armeo en orienta Libio).

La armeo de la registaro subtenata de la UN publikigis fotojn en sia oficiala paĝo en Facebook, montrante kadavrojn kaj vunditajn studentojn, kaj ankaŭ ambulancojn rapidantajn al la sidejo de la akademio en Tripolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin