Iraka parlamento petas registaron fini ekziston de fremdlandaj trupoj en Irako

(GMT+08:00) 2020-01-06 10:40:39     Redaktoro:Yu

La iraka parlamento dimanĉe aprobis leĝprojekton postulantan la registaron fini la ekziston de fremdlandaj trupoj en Irako kaj malebligi al ili uzi aerspacon kaj akvon de Irako.

En eksterordinara sesio, la leĝdonantoj voĉdonis per plimulto por la leĝprojekto postulanta la registaron nuligi la peton pri helpo de la internacia koalicio al batalo kontraŭ la grupo Islama Ŝtato pro la fino de armeaj operacoj kaj milito en Irako.

Laŭ la parlamenta decido, la iraka registaro devas klopodi por fini la ekziston de iu ajn fremdlanda trupo en la iraka teritorio kaj malebligi al ili uzi la irakan aerspacon je ajna kialo.

Krome, la iraka registaro, reprezentata de la ministro pri eksterlandaj aferoj, devas prezenti plendon kontraŭ Usono pri ĝiaj malobservoj kaj gravaj rompoj de la suvereneco kaj sekureco de Irako.

Ankaŭ Adel Abdul Mahdi, ĉefministro de la iraka transira registaro, ĉeestis la parlamenton sesion elsenditan televide kaj alparolis la leĝdonantojn, dirante, ke la foriro de la usonaj trupoj el Irako utilas al Irako kaj Usono, precipe post la lastaj okazaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin