Sukcesis la 17-a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-07 13:56:12     Redaktoro:Ĝoja

Vicdirektoro de Pekina Universitato profesoro Wang Bo salutas ĉeestantojn nome de la universitato

Sabate kaj dimanĉe (la 4-an kaj la 5-an de januaro) en Pekina Universitato okazis la 17-a Forumo pri Internaciaj Kulturaj Industrioj en Ĉinio kun la temo "Nova misio: kultura kaj kreiva disvolvado en bonstata socio de Ĉinio". Enhavo de la dutaga forumo estas abunda, ekzemple ĉeftema forumo, dialogo, prelegoj kaj prezentoj.

Xiang Yong,  vicdirektoro de Instituto por Kulturaj Industrioj sub Pekina Universitato,  prezidis la ĉefteman forumon

Sabate matene vicdirektoro de Instituto por Kulturaj Industrioj sub Pekina Universitato Xiang Yong prezidis la ĉefteman forumon. Vicdirektoro de Pekina Universitato profesoro Wang Bo salutis ĉeestantojn nome de la universitato. Li diris, ke decembre de 2019 la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo oficiale anoncis instali bazon por esplorado de kulturaj kaj turismaj aferoj en Pekina Universitato. Li esperas, ke la instituto ludos plu rolon pli grandan por ŝtataj strategioj de disvolvado.

Prelegis Mei Song, vicinspektoro de la propaganda fako de la pekina urba komitato de la Partio kaj estro de la centro por stimuli industriojn de kultura kreivo

Mei Song, vicinspektoro de la propaganda fako de la pekina urba komitato de la Partio kaj estro de la centro por stimuli industriojn de kultura kreivo donis prelegon titolitan plibonigi planon de kulturaj kaj ekonomiaj politikoj kaj sistemoj kaj instigi vivecon de kulturaj kreivaj aktivadoj. Li klarigis la pekinan politikan administran modelon "1+N+X" per granda kvanto da ciferoj kaj politikoj, eksplikis kiel Pekino faris sisteman renovigon en praktikado, pluapaŝe instigis kulturan kreivon, vigligis industriojn kulturajn per kulturo kaj ekonomio kaj pluapaŝe akcelis pekinajn kulturajn industriojn disvolviĝi altkvalite.

Prelegis Li Fengliang, estro de la instituto pri kulturaj industrioj sub Shenzhen-a Universitato 

Estro de la instituto pri kulturaj industrioj sub Shenzhen-a Universitato profesoro Li Fengliang prelegis pri problemoj de altkvalita disvolvado de kulturaj industrioj. Li prezentis malfacilojn kaj vojojn de altkvalita disvolvo de kulturaj industrioj kaj donis proponojn kaj opiniojn.

Hua Jian, estro de centro por esplori kulturajn industriojn sub Ŝanhaja Instituto de Sociaj Sciencoj, faris prelegon

Hua Jian, estro de centro por esplori kulturajn industriojn sub Ŝanhaja Instituto de Sociaj Sciencoj, faris prelegon titolitan Kultura Kreivo de Grandaj Landoj: De Kulturaj Riĉfontoj al Kulturaj Kapitaloj. Per kazoj Hua montris novajn tajdojn, tendencojn, industriojn, spertojn, amasiĝojn, ĉenojn de valoroj kaj novajn studojn pri kulturaj kreivoj.

Profesoro Fan Zhou, estro de instituto pri kultura disvolvado sub Ĉina Komunikila Universitato, faris prelegon

Profesoro Fan Zhou, estro de instituto pri kultura disvolvado sub Ĉina Komunikila Universitato, faris prelegon, kiu esploras akceli "ĉiuflankan bonstatan socion" per "kultura bonstato". Li resumis la jenajn kvar rilatojn, kiujn oni devas bone trakti: la rilatoj inter socia efiko kaj ekonomia efiko, la rilatoj inter registara merkato kaj bonstata konstruado, la rilatoj inter kultura servado kaj altnivela kultura bezono, kaj la rilatoj inter heredado kaj plivastigado de tradiciaj kulturoj kaj ensorbado de alilandaj elstaraj kulturoj.

Prelegis vicdirektoro de Nankina Universitato pri Artoj profesoro Li Xiangmin 

Vicdirektoro de Nankina Universitato pri Artoj profesoro Li Xiangmin prelegis pri signoj kaj estetiko. Li opinias, ke kultura kreivo estas produktaĵo kaj servaĵo de signoj kaj estetiko, kaj li substrekis signifon de signoj kaj elementojn de estetiko en kultura kreivo.

Prelegis profesoro Lee Yong-koo el sudkorea Fremdlingva Universitato

Profesoro Lee Yong-koo el sudkorea Fremdlingva Universitato donis prelegon titolitan Strategio pri markigo de kulturo kaj turismo en Sud-Koreio. Li citis festivalon en sudkorea urbo Gimhae-si kaj konigis spertojn de la sudkorea registaro pri apogado al festivaloj.

Prelegis ankaŭ profesoro Si-Bum Kim el Sud-Koreio kaj profesoro Peng Feng el Pekina Universitato.

Sabate posttagmeze samtempe okazis tri forumoj respektive kun la titoloj "Kunigo de kulturo kaj turismo kaj harmonia kunagado de urboj kaj la kamparo", "Dialogo por disvolvado de haidian-distrikto: Scienc-teknika renovigo kaj kultura kreivo" kaj "Novaj kulturaj industrioj kaj novaj komercaj modeloj".

Dimanĉe antaŭtagmeze okazis 6 jarkunvenoj de junaj erudiciuloj, kiuj donis prelegojn kaj faris diskutojn pri novaj kulturaj industrioj, ekonomiaj politikoj, kunigo de kulturo kaj turismo kaj reprosperigo de la kamparo, zono kaj vojo kun transkultura komunikado, arta kreado kaj scienc-teknika renovigo kaj aliaj temoj.

Dimanĉe posttagmeze en ferma dialogo, multaj fakuloj resumis lastjaran kulturan industrian disvolvon, analizis industriojn de kulturo, donis perspektivon kaj proponojn por la disvolvo de kulturaj industrioj en la nova jaro 2020.

Prelegis profesoro Si-Bum Kim el Sud-Koreio

Prelegis profesoro Peng Feng el Pekina Universitato

 La ĉeftema forumo

Forumo kun la titolo "Novaj kulturaj industrioj kaj novaj komercaj modeloj"

Dialogo por disvolvado de haidian-distrikto: Scienc-teknika renovigo kaj kultura kreivo

Dialogo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin