"Ŝanhaja rapideco" refraktas la graviton de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-01-07 20:21:07     Redaktoro:Xiong

La 7an de januaro, en Ŝanhajo, la usona kompanio Tesla proklamis oficiale lanĉi la programon Y kaj samtempe liveri al la socio la unuajn aŭtojn Model 3 fabrikitajn en Ĉinio. Tiam pasis nur unu jaro de kiam la superfabriko de Tesla komencis esti konstruata en Ŝanhajo. Dum tiu jaro la fabriko jam produktis ĉirkaŭ mil aŭtojn vendeblajn. Do estas tute ne mirinde, ke la ĉefadministranto Elon Musk emocie diris: "Kiel surpriza estas la ŝanhaja rapideco!" Hodiaŭ Ĉinio allogas al si eksterajn kapitalojn per sia granda forto.

"Ŝanhaja rapideco" unue montras la fortan subtenon de teknologio kaj kompetentularo de Ĉinio. La superfabriko en Ŝanhajo estas la unua de Tesla transmare, kiu havas amason da robotoj kaj aŭtonoman produktolinion, kaj multaj el la ŝlosilaj programoj estas ekspluatitaj de ĉinaj teamoj el inĝenieroj. Kaj nun pli kaj pli multaj eksterlandaj entreprenoj, same kiel Tesla, voĉdonas konfide al la ĉina avantaĝo de teknologio kaj kapablularo de Ĉinio.

Cetere, "ŝanhaja rapideco" reflektas la sopiron de eksteraj kapataloj pri la ĉina merkato. En Ĉinio troviĝas 1,4 miliardoj da loĝantoj, inter kiuj 400 milionoj estas homoj meze salajrataj, kaj do ĝi estas giganta merkato havanta sufiĉan allogecon. Por la monda aŭtindustrio Ĉinio estas la plej granda merkato ne nur de tradiciaj aŭtoj, sed ankaŭ de novenergiaj aŭtoj. Elon Musk iam emfazis, ke produktaĵoj estos ĉinigitaj laŭ la bezono de la ĉina merkato, ĉar tio profitigos la du partiojn.

Ne nur Tesla, sed ankaŭ multaj aliaj setlis en diversaj lokoj en Ĉinio. Laŭ donitaĵo, en la antaŭaj 11 monatoj, 2019, jam aperis 722 grandaj programoj kun elekstera kapitalo super 100 milionoj da usonaj dolaroj, kaj la kreska procento estis 15,5%. Tio rivelas la altirecon de la ĉina merkato.

Kvankam fronte al la intensiĝo de unuflankismo kaj protektismo, tamen Ĉinio havas siajn apartajn avantaĝojn kaj malfermajn rimedojn, kaj pro tio mondaj investantoj havas sufiĉan fidon al Ĉinio kaj ĝia merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin