Prezidanto Xi renkontiĝis kun laosa ĉefministro

(GMT+08:00) 2020-01-07 10:34:42     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke kiel bonaj najbaroj, amikoj, kamaradoj kaj partneroj, Ĉinio kaj Laoso ĝuas komunan estontecon.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la gvidado de la komunistaj partioj kaj socialismaj sistemoj de la du landoj difinas sian politikan naturon. Ĉinio firme subtenos plu laosajn klopodojn por protekto de suvereneco kaj digno. Venontjare estos festata la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso, kaj tial la dulandaj rilatoj eniros ŝlosilan stadion. Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por akceli la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj, antaŭenpuŝi la akordigon de disvolvaj strategioj, antaŭenigi konstruadon de la ĉina-laosa ekonomia koridoro, antaŭenpuŝi grandajn projektojn de kunlaboro en la kampoj de fervojoj kaj ekonomiaj parkoj, kaj intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, por tiel levi duflankajn rilatojn al nova alto.

Thongloun transdiris al Xi la salutojn de laosa prezidanto Bounnhang Vorachit, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, kaj gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro la atingoj de post ĝia fondiĝo antaŭ 70 jaroj. Thongloun esprimis la kredon, ke sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun kamarado Xi ĉe la kerno, la ĉina popolo certe atingos la unuan centjaran celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li ankaŭ esprimis gratulojn pro la sukceso de la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en oktobro, dirante, ke la sperto de Ĉinio en subtenado kaj plibonigo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj modernigo de regado estas studinda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin