Armeaj gvidantoj de Rusio kaj Irano diskutis pri mez-orienta situacio

(GMT+08:00) 2020-01-07 13:18:26     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Defendo diris lunde, ke rusa ministro pri defendo Sergei Shoigu telefone interparolis kun ĉefstabestro de la irana armeo Mohammad Bagheri por diskuti pri la sekvo de mortigo de irana generalmajoro Qassem Soleimani fare de Usono.

La ministerio diris, ke dum la interparolado, la du armeaj gvidantoj diskutis pri praktikaj paŝoj por malebligo de eskalado de la streĉo en Mez-Oriento post la morto de Soleimani.

Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, estis mortigita en usona aeratako apud la Bagdada Internacia Flughaveno en la 3a de januaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin