Funebra ceremonio de Soleimani okazis en Teherano

(GMT+08:00) 2020-01-07 10:47:24     Redaktoro:邱杰明

La funebra ceremonio de Qasem Soleimani, komandanto de la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio, kiu estis mortigita en aeratako de la usona armeo, okazis lunde en la irana ĉefurbo Teherano.

Iranaj amaskomunikiloj raportis, ke centmiloj da irananoj aliĝis al la funebra procesio. Ili kun nigraj vetoj kriis sloganojn kaj tenis panelojn, postulante tujan foriron de usonaj trupoj el Mez-Oriento. La irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei kaj prezidento Hassan Rouhani ĉeestis la funebran ceremonion. Soleimani estos enterigita marde en sia hejmloko Kerman, provinco en sudorienta Irano.

La nove nomumita komandanto de la trupo Quds Esmail Ghaani diris, ke li daŭrigos la aferon de Soleimani por forpeli usonajn trupojn el la regiono.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris en socia retejo, ke la ekzisto de Usono en Okcident-Azio jam komencis dekadenci.

En la 3a de januaro, Soleimani estis mortigita en aeratako de la usona armeo apud la Bagdada Internacia Flughaveno. Ayatollah Ali Khamenei deklaris poste, ke Irano efektivigos "severan venĝon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin