Parolado de Xi Jinping en la resuma kunveno por la temo "ne forgesi la komencan intencon kaj gardi en la memoro la mision"

(GMT+08:00) 2020-01-08 22:17:20     Redaktoro:Xiong

Ke en la tuta Partio disvolviĝas la edukado kun la temo "ne forgesi la komencan intencon kaj gardi en la memoro la mision", tio estas grava decido farita en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio donis al tio altan atenton, kaj faris zorgemajn preparadon kaj organizadon. Ekde majo de 2019 la edukado estas entreprenita desupre suben kaj dufoje, kaj nun ĝi preskaŭ finiĝis. En la agado la partiaj organizaĵoj de diversaj niveloj estas aktivemaj, la partianoj kaj kadruloj estas agemaj, la popolamasoj donas entuziasman subtenon, kaj sekve la edukado atingis la deziritan celon kaj akiris gravan meriton.

Ĉi jaro estas ŝlosila. En tiu jaro nepras plenumi la jenajn taskojn: konstrui la landon en bonfartan socion, venki la batalon kontraŭ malriĉeco, kaj efektivigi la "dektrian kvinjaran planon". En tia okazo la diversnivelaj partiaj organizaĵoj kaj kadruloj devas esti fidelaj al sia misio kaj, spite al ĉiaj malfacilaĵoj, marŝi ĉiam antaŭen.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin