Malboniĝanta situacio de Mez-Oriento utilas al neniu partio

(GMT+08:00) 2020-01-08 20:52:05     Redaktoro:祃璟琳

Post murdo de irana altranga komandanto Qassem Suleimani, por repagi usonan armeon, frumatene de tiu tago, la trupo Quds de la Irana Islama Revolucia Gvardio pafis dekojn da misiloj al du usonaj militbazoj en Irako. Irano diris, ke "la atako mortigis 80 usonajn armeanojn". La usona Ministerio de Defendo marde vespere publikigis deklaron, dirante, ke la usona flanko taksas kaj konsideras kiel reagi kaj prenos ĉiajn necesajn rimedojn por certigi la sekurecon de usonaj personoj kaj partneroj kaj regionaj aliancanoj. La irana Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke ĉiuj pasaĝeroj kaj deĵorantoj en la ukraina pasaĝeraviadilo Boeing 737, kiu kraŝis proksime al la Teherana Internacia Flughaveno Imam Khomeini merkrede matene, estas konfirmitaj mortintoj. Tio vekis altan atenton de la publiko.

Eskaladiĝas la konflikto inter Usono kaj Irano. Kvankam ne certas la konkurado inter la du flankoj, tamen kiam aperos la malica ciklo de venĝo inter ili kaj la pli densa odoro de pulvo sur Mez-Oriento, tio certe konformos al interesoj de neniu flanko.

Por Irano, la senpripensa forta venĝo ne estas saĝa. En 2019 irana prezidento Hassan Rouhani publike diris, ke kaŭze de la sankcioj de Usono, Irano vizaĝas al la plej serioza ekonomia situacio en la pasintaj 40 jaroj. Grandskala milita venĝado certe damaĝos la longtempan disvolviĝon de la lando.

En la milito inter Irano kaj Irako antaŭ pli ol 30 jaroj, mortis pli ol miliono da homoj en Irano. Irano pli klare konsciis ol iu ajn lando, ke milito estas la plej malbona elekto. Ĝuste pro tio, irana minitro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif definitive montris ne strebi al eskaladiĝo aŭ milito.

Usono falis en izolitan senelirejon en la internacia komunumo pro la riska agado de mortigo de Qassem Suleimani. Britio, Francio, Germanio kaj aliaj okcidentaj landoj publike kondamnis ĝin pro misuzo de armita forto. Eĉ ĝia plej intima aliancano Israelo reasertis, ke la evento ne koncernis ĝin.

Ĉijare Usono okazigos la ĝeneralan elektadon, se ĝi aventure lanĉos militon kontraŭ Irano, kiu havas potencan militan forton en Mez-Oriento, tio eble ĝin faligos en kofejon.

La situacio de Mez-Oriento, kiel monde grava strategia loko, kondukos al gravaj sekvoj. Se serioziĝos la konflikto inter Usono kaj Irano, pluaj senkulpaj vivoj mortos en milito, la socia kaj ekonomia disvolviĝo stagnos kaj malfacile realiĝos la paco en la regiono.

Streĉantaj rilatoj inter la du landoj ankaŭ maltrankviligis la mondon. Multaj landoj retiris aŭ malmultigis siajn diplomatojn el iuj landoj de Mez-Oriento kaj publikigis averton pri vojaĝo al tiu regiono. La internacia financa merkato multe skuiĝis kaj leviĝis prezoj de nafto kaj oro. La petrola risko kaŭzita de la 4a Mezorienta Milito en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento rekte kaŭzis ekonomian stagnon de evoluintaj landoj. Estas ege ŝlosila al la mondo la paco kaj stabileco de la Mez-Orienta Regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin