Multigo de ambasadorejoj ne celas rivali kun aliaj

(GMT+08:00) 2020-01-08 19:46:20     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede en la gazetara konferenco de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Geng Shuang diris, ke la rolo de ĉinaj ambasadorejoj ne estas rivali kun aliaj, sed protekti ŝtatajn kaj popolajn interesojn kaj evoluigi amikan kaj kunlaboran rilatecon kun aliaj landoj.

Antaŭ nelonge aŭstralia intelekta banko, la Instituto de Lowy, publikigis enketon pri tutmonda diplomatia indico, dirante, ke sekve de multigo de landoj kun diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, la nombro de ĉinaj ambasadorejoj en 2019 okupas la unuan lokon en la mondo antaŭ Usono. Amaskomunikiloj analizis, ke rapida kresko de ĉinaj ambasadorejoj montras kreskantan ambicion de Ĉinio en la internacia scenejo. Geng respondis tion kun la supre menciita esprimo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin