Gao Feng diris, ke invitite de Usono, Liu He, la membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro, kaj ĉinaflanka kondukanto de la plena ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, vizitos Vaŝingtonon en la 13a ĝis la 15a de januaro, gvidante delegacion, kaj tie subskribos kun la usona flanko la unuastadian interkonsenton pri ekonomio kaj komerco. La du teamoj nun faras intensajn aranĝon kaj kontakton por subskribo de la instrumento.