Libia registaro subtenata de UN bonvenigas turka-rusan alvokon pri militpaŭzo

(GMT+08:00) 2020-01-09 13:02:21     Redaktoro:Yu

La libia registaro subtenata de la UN merkrede bonvenigis la alvokon de Turkio kaj Rusio pri militpaŭzo.

La registaro subtenata de la UN diris en deklaro, "La Prezidenta Konsilio de la Registaro de Nacia Akordo bonvenigas ĉian seriozan alvokon rekomenci la politikan procezon kaj fini la militon, konforme al la libia politika interkonsento kaj la venonta berlina konferenco sponsorita de la UN."

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede publikigis komunan deklaron pri la interna milito de Libio, krizo en Irano kaj la situacio en Sirio post siaj sinsekvaj renkontiĝoj en Istanbulo. La du gvidantoj alvokis ĉiujn partiojn en Libio realigi tujan militpaŭzon kaj ĉesigi ĉiujn malamikaĵojn. Ili diris, ke la militpaŭzo devas esti daŭripova kaj subtenata de necesaj rimedoj por stabiligi la lokan situacion kaj normaligi ĉiutagan vivon en Tripolo kaj aliaj urboj.

Ankaŭ la Alta Ŝtata Konsilio kun la sidejo en Tripolo, konsultiĝa organo, bonvenigis la alvokon al militpaŭzo, emfazante la deziron savi vivojn de la libianoj kaj haltigi la militon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin