Xinjiang evidente plibonigis loĝkondiĉojn de civitanoj en 2019

(GMT+08:00) 2020-01-09 13:55:07     Redaktoro:Yu

La registaro de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono diris en sia raporto pri laboro de 2020, ke en la pasinta jaro la aŭtonoma regiono fokusiĝis al redukto de malriĉeco kaj asignis 37,567 miliardojn da juanoj por la malriĉec-redukta agado. Dum la pasinta jaro la regiono rekonstruis kadukajn leĝejojn kaj plibonigis akvoprovizajn instalaĵojn. La regiona registaro loĝigis 9 355 restajn malriĉajn familiojn en novaj domoj, finante la historion de malriĉuloj loĝantaj en kadukaj domoj. Krome, la regiono akcelis akvoprovizan projekton en la kamparo, liverante al 346 000 malriĉuloj sekuran trinkakvon.

La aŭtonoma regiono liberigos restajn 165 000 homojn de malriĉeco, kaj eliminos absolutan malriĉecon en 2020, por certigi, ke Xinjiang eniru modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kune kun aliaj regionoj de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin