Ĉina Komerca Ministerio: Usono ne misuzos limigon de eksportado

(GMT+08:00) 2020-01-09 19:29:21     Redaktoro:祃璟琳

Responde al nova rimedo prenita de Usono pri limigo de eksportado de intelekta softvaro, ĵaŭde proparolanto de ĉina Komerca Ministerio Gao Feng diris en la regula gazetara konferenco, ke kun profundiĝanta disvolviĝo de ekonomia tutmondiĝo, limigo kaj malhelpo de normala internacia kunlaboro damaĝos ne nur interesojn de koncernaj entreprenoj, sed ankaŭ maltrankviligos la merkaton pri investa kaj noviga medio de Usono kaj influos stabilecon de la internacia industria ĉenaro.

Li esperas, ke la usona flanko ĝustigos sian eraran agon misuzi eksportan limigon kaj kreos favorajn kondiĉojn al normala komerco kaj kunlaboro de diverslandaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin