La 15a strategia dialogo inter Ĉinio kaj Japanio okazos en Xi'an

(GMT+08:00) 2020-01-10 16:55:37     Redaktoro:Xiong

La 10an de januaro Geng Shuang, la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris en Pekino, ke interkonsentite de la du partioj, la 15a strategia dialogo inter Ĉinio kaj Japanio okazos la 14an de januaro en Xi'an, Ĉinio.

Geng Shuang diris, ke la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng kaj la japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba kune prezidos tiun ĉi dialogon, kaj la du partioj profunde interŝanĝos opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj la internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin