Ĉefo de UN alvokis subteni ĉarton meze de leviĝanta tutmonda tumulto

(GMT+08:00) 2020-01-10 12:26:06     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, emfazis ĵaŭde, ke la Ĉarto de la UN restas la monda komuna kadro de internacia kunlaboro meze de nunaj mondaj diverĝoj kaj tumulto.

Guterres lamentis en kunveno de la Sekureca Konsilio pri subtenado de la Ĉarto de la UN, ke tiu ĉi jaro komenciĝis kun freŝa tumulto kaj longedaŭra sufero, kaj geopolitika streĉo atingis "danĝerajn nivelojn" plej lastatempe en la Golfo. Li diris, ke la Sekureca Konsilio laŭ la Ĉarto de la UN havas la ĉefan respondecon pri konservado de internaciaj paco kaj sekureco, kaj ke la Ĉarto de la UN restas la monda komuna kadro de internacia kunlaboro por la komuna bono.

Memorante la enhavon de la ĉarto, la ĝenerala sekretario alvokis pacan solvadon de disputoj, egalajn rajtojn de viroj kaj virinoj, neintervenon, memdecidon kaj suverenan egalecon de membroŝtatoj. Li ankaŭ atentigis pri la klaraj reguloj regantaj la uzon de milita forto en la ĉarto. Li emfazis, ke ĉi tiuj principoj ne estas favoroj aŭ koncedoj. Ili estas la fundamento de internaciaj rilatoj kaj kerno por paco kaj internacia leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin