En pluraj urboj de Aŭstralio okazis protestoj pro montofajro

(GMT+08:00) 2020-01-11 14:42:40     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro en aŭstraliaj ĉefaj urboj, kiel en Sidnejo, Melburno kaj Brisbano, okazis iome grandaj manifestacioj, en kiuj amasoj postulis, ke la registaro de Morrison pozitive respondu al la krizo kaŭzita de la montofajro kaj donu atenton al la tutplaneda klimata ŝanĝiĝo.

Tiutage, de Sidnejo ĝis Melburno, de Brisbano ĝis Hobarto, en la centroj de tiuj urboj de Aŭstralio kolektiĝis civitanoj por fari manifestacion, postulante, ke la aŭstralia registaro elprenu pli efikajn rimedojn responde al tiu montincendio, kiu trabalais la sudorientan parton de Aŭstralio preskaŭ dum kvin monatoj kaj rezultigis grandegan perdon ĉu de posedaĵo ĉu de vivo.

Multaj el la manifestaciantoj portis slogantabulojn, sur kiuj skribiĝis "atenti pri klimata ŝanĝiĝo", "defendi nian hejmlokon", kaj laŭte kriis sloganojn. Iu mediprotektantino diris, ke precipe ili ne povas toleri tion, ke la registaro de Morrison ne havis ageman traktadon ĉe la problemo de klimata ŝanĝiĝo kaj rifuzis plenumi sian devon flanke de gasellaso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin