11,6 milionoj da pasaĝeroj veturis en la unua tago de la printempofesta transportado

(GMT+08:00) 2020-01-11 16:01:44     Redaktoro:Xiong

En la 10a de januaro la transportado de pasaĝeroj por la Printempa Festo oficiale komenciĝis. En tiu tago, laŭ kalkulo de la ŝtata fervoja administracio, la nombro de migrantaj pasaĝeroj atingis 11,6 milionojn kaj kreskis je 21,7% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Kaj por pli faciligi la veturon de pasaĝeroj la administracio prenis serion da teknikaj rimedoj.

En la stacidomo Beijing Nanzhan, ekzemple, kelkdekaj novaj biletkontroliloj estis ekuzitaj por la ĉi-jara pasaĝera transportado dum la periodo de la Printempa Festo. Tiuj tutnovaj kontrolaparatoj multege malstreĉas la premon de trapasado ĉe enirejo. Kaj krome, la interreta biletovenda sistemo 12306 estis perfektigita, kaj per ĝi oni pli facile aĉetas sia(j)n bileto(j)n. Ekde la 12a de decembro 2019 la sistemo jam vendis pli ol 400 milionojn da biletoj por veturo dum la periodo de la Printempa Festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin