Irano konfesis: ukraina pasaĝeraviadilo estis "senintence" pafita de irana armeo

(GMT+08:00) 2020-01-11 16:55:22     Redaktoro:祃璟琳

Sabate laŭ raporto de irana ŝtata televidstacio, la irana armeo publikigis deklaron, dirante, ke la ukraina pasaĝeraviadilo, kiu kraŝis la 8an de januaro en Irano, estis "senintence" pafita de la irana armeo kaj la akcidento estis kaŭzita de homa eraro.

La irana armeo diris en la deklaro, ke la pasaĝeraviadilo iam proksimiĝis al "sensiva" milita zono de Irano antaŭ la kraŝo. Ĉiuj homoj rilataj al la evento estos enketataj kaj punitaj.

La irana armeo esprimis pardonon pri la evento kaj promesis plibonigi koncernan sistemon por eviti similan okazon.

Samtage irana prezidento Hassan Rouhani esprimis bedaŭron en socia amaskomunikilo pri erara pafado de la ukraina pasaĝeraviadilo kaj diris, ke tio estas "nepardonebla eraro". Li diris, ke Irano plue enketas la eventon kaj punos koncernajn respondeculojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin