Putin alvokis al la Mezoriento eviti grandskalan militan konflikton

(GMT+08:00) 2020-01-12 16:21:40     Redaktoro:Xiong

La 11an de januaro la rusa prezidento Putin renkontiĝis kun la germana ĉefministro alvizitanta Angela Merkel, kaj post tio li esperis, ke la situacio de la regiono Mezoriento ne evoluos al grandskala milita konflikto. La du partioj kune alvokis, ke la Irana Nuklea Interkonsento povos esti plu observata.

En la gazetara konferenco post la renkontiĝo Putin parolis pri la mezorienta situacio. Tiam li diris, ke en tiu ĉi regiono nun okazas etintensa milito, kaj Rusio ege esperas, ke la regiono povos eviti grandskalajn militajn operacojn, alie tio alportos plagon al la Mezoriento kaj eĉ al la mondo.

Pri la konfeso de Irano "neintence" paffaligi ukrainan pasaĝeraviadilon per misilo Merkel diris en la gazetara konferenco, ke oni devas alpreni ĉiajn rimedojn kaj kune kun aliaj koncernaj landoj serĉi solvon. Ŝi diris, ke ŝi kaj Putin diskutis pri la situacio de Irano, kaj ili unuanime opiniis, ke la Irana Nuklea Interkonsento devas esti plene observata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin