Ĉina-afrika kunlaboro formos novan fizionomion de mondo en 2020

(GMT+08:00) 2020-01-13 20:32:49     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis kvin afrikajn landojn, nome Egiption, Ĝibution, Eritreon, Burundon kaj Zimbabvon de la 7a ĝis la 13a de januaro.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉiam elektis Afrikon kiel cellokon de sia novjara eksterlanda vojaĝo en la pasintaj 30 jaroj, kaj tio fariĝis tradicio de la ĉina diplomatio. Wang diris, ke Ĉinio restas fidela al la origina aspiro de sia diplomatio pri Afriko, kio estas bazita sur la tradicia amikeco kaj aparta sento de Ĉinio al Afriko, reala bezono por profundigo de ĉina-afrika kunlaboro kaj komuna disvolviĝo kaj la grava misio pri plifortigo de internacia kunlaboro kaj protekto de komunaj interesoj.

2020 estas eksterordinara por la ĉina-afrikaj rilatoj. Tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la starigo de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj ankaŭ la 60an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kun Ganao kaj Malio. La ekstera mondo rimarkis, ke en tiu ĉi specifa jaro, la vizito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al Afriko celis efektivigi gravan konsenton atingitan de gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj la rezultojn de la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina Afrika Kunlaboro, akceli la duflankan komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenpuŝi la ĉina-afrikajn rilatojn por nova disvolviĝo.

Rilate al duboj de iuj landoj pri ĉina-afrika kunlaboro, Wang aparte emfazis dum la vizito, ke Ĉinio ĉiam sekvas ĝustan koncepton pri justeco kaj interesoj kaj la principon de ne-interveno en sia kunlaboro kun Afriko sen aldono de politikaj kondiĉoj. Ĉinio ĉiam aŭskultas la voĉon de Afriko, respektas la volon de Afriko kaj agas konforme al la bezonoj de Afriko.

Estas afrika proverbo "vojaĝo rapida unuope, fora multope". La novjara vizito de Wang estis forte impresa. Atinginte la burundan flughavenon, Wang aliĝis al la bonveniga grupo kaj frapis lokan tradician tamburon. La tamburado aŭguris esperon de ĉina-afrika kunlaboro en la nova jaro kaj novajn oportunojn por disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj. La ĉina-afrika kunlaboro formos novan fizionomion de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin