Teo kaj Amo – Amo el gepatroj

(GMT+08:00) 2020-01-14 22:35:32     Redaktoro:Ĝoja

La 24-an de oktobro en 2019 en Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo,kiun organizas Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Bazo por Disvastigi Tean Kulturon per la Ĉina Lingvo kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi la Markon de Ĉina Tea Urbo sub la aŭspicio de Te-amanta Esperantista Organizo (TEO).

Aprile de 2019 organizantoj ekkolektis fotojn kaj videaĵojn. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos vidi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon. Pere de Esperanto mondaj te-amantoj fariĝos amikoj kaj formiĝos tea rondo.

Jen verkoj el la familio Mao Yangxing (Ĉinio)

Heredado

Mao Yichi aĝas 3 jarojn, lia patrinflanka avo Zhang Jicai (meze) kaj patro Mao Yangxin same estas kamparanoj, kiuj sin vivtenas per plantado kaj produktado de teo. Kaj patrinflanka avo Zhang Jicai estas majstro de patro pri teo. Tiel Mao Yichi denaske kreskas en bonodoro de teo. Same kiel baskul-ludo, sidglitej-ludo, tea fabriko estas amuzo por Mao Yichi, ankaŭ lia ĉiutaga vivo.

Fotisto: Zhang Ting (Ĉinio)

Dato: La 24-a de aprilo, 2019

Loko: Studio Mao Yangxin por heredi la nematerian kulturan heredaĵon, arton de man-faro de Huiming-teo en Jingning-a Ŝe-nacieca Aŭtonoma Gubernio, provinco Zhejiang, Ĉinio.

Mao Yichi kaj patro Mao Yangxin

Fotisto: Zhang Ting (Ĉinio)

Dato: La 24-a de aprilo, 2019

Loko: Studio Mao Yangxin por heredi la nematerian kulturan heredaĵon, arton de man-faro de Huiming-teo en Jingning-a Ŝe-nacieca Aŭtonoma Gubernio, provinco Zhejiang, Ĉinio.

Patraj grandaj manoj

Kurantjare patro jam bakas pli ol 200 potojn da te-folioj, la temperaturo de la poto superis 300 celsajn gradojn. Liaj manoj estas magiaj kaj povas elteni ĉi tian varmon. Li neniam uzis gantojn por bakado de teo. Ĉar li opinias, ke gantoj malhelpas la rektan "dialogon" inter li kaj teo.

Fotisto: Zhang Ting (Ĉinio)

Dato: La 24-a de aprilo, 2019

Loko: Studio Mao Yangxin por heredi la nematerian kulturan heredaĵon, arton de man-faro de Huiming-teo en Jingning-a Ŝe-nacieca Aŭtonoma Gubernio, provinco Zhejiang, Ĉinio.

Miaj malgrandaj manoj

Ĉu mi agas kiel mia patro? Ja mi mem lernas la rost-manieron de te-folioj por fari Longjing-teon.

Fotisto: Mao Yangxin (Ĉinio)

Dato: La 24-a de aprilo, 2019

Loko: Studio Mao Yangxin por heredi la nematerian kulturan heredaĵon, arton de man-faro de Huiming-teo en Jingning-a Ŝe-nacieca Aŭtonoma Gubernio, provinco Zhejiang, Ĉinio.

Mi amas teon, mi amas miajn gepatrojn.

Teknologio ligas teon kaj poton kaj mia patro portas kaj laboron kaj vivon. Kun teo kaj amo ni marŝas antaŭen en gaja etoso. Mi amas teon, mi amas miajn gepatrojn.

Fotisto: Zhang Jicai (Ĉinio)

Dato: La 24-a de aprilo, 2019

Loko: Studio Mao Yangxin por heredi la nematerian kulturan heredaĵon arto de man-faro de Huiming-teo en Jingning-a Ŝe-nacieca Aŭtonoma Gubernio, provinco Zhejiang, Ĉinio.

Fotoj estas liveritaj de la organizantoj. Koran dankon.

Se vi volas aliĝi al la agado bonvole kontaktu kun Han Daqiang kaj Lisa. "Ni liveros al vi fotojn kaj videaĵojn per interreto, ankaŭ verajn teon, te-trinkilojn kaj librojn per poŝto, kaj vi aranĝos ekspozicion en sidejo de via asocio, muzeo, librovendejo, biblioteko, te-trinkejo, te-fabrikejo, lernejo, ktp. Estas oportuno reklami nian lingvon kaj nian movadon! Ni atendas vian aliĝon kaj kune faras la interesan kaj signifoplenan agadon! Do AGU!!!"

Han Daqiang 13902025740@139.com  Lin Lisha (Lisa) 65202258@qq.com  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin