Xi kunvenis kun gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj enimentaj senpartiuloj antaŭ ĉina novjaro

(GMT+08:00) 2020-01-15 13:44:59     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde kunvenis kun gvidantoj de nekomunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco, kaj eminentaj senpartiuloj antaŭ la Printempa Festo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis al ili festajn salutojn en la kunveno en la Granda Popola Halo en Pekino.

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ Wang Yang kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon. Wang ankaŭ estas prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, dum Han estas vicĉefministro de la Ŝtata Konsilio.

Xi faris paroladon en la kunveno, akcentante, ke 2019 estis tre eksterordinara jaro en la disvolva kurso de la KPĈ kaj la lando. Li diris, ke la jaro 2020 estas decida por atingi venkon en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj la batalo kontraŭ malriĉeco. Ĝi estas ankaŭ la fina jaro de la 13a Kvinjara Plano. Li alvokis ĉiuflankajn klopodojn por subteni stabilan kreskon, antaŭenpuŝi reformon, fari strukturan ĝustigon, plibonigi vivtenon de la popolo, antaŭgardi riskojn kaj certigi stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin