Irano esprimis bonvenon al ĉiaj konstruemaj rimedoj savantaj nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2020-01-15 14:05:30     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Sayyed Abbas Al Mousavi diris marde, ke Irano bonvenigas ĉiajn konstruemajn rimedojn, kiuj celas savi la Komunan Ampleksan Agadplanon, konatan ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento.

Mousavi diris en deklaro, ke Irano pretas akcepti ĉiujn bonintencajn kaj konstruemajn rimedojn por savi la nuklean interkonsenton. Li aldonis, ke Irano serioze reagos, se estus ia ajn malobservo, malbona intenco aŭ ne-konstruema rimedo de Britio, Francio kaj Germanio, tri partoprenantaj partioj de la interkonsento.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio, Germanio kaj Britio publikigis komunan deklaron marde en Parizo, vokante Iranon observi siajn promesojn sub la nuklea interkonsento. La deklaro diris, ke subteni ne-disvastigan sistemon kaj certigi, ke Irano neniam posedu nukleajn armilojn, konformas al la fundamentaj interesoj de komuna sekureco de la tri landoj kaj aliaj eŭropaj partneroj, kaj ke se Irano agos laŭ sia arbitro, la tri landoj prenos rimedojn kadre de la nuklea interkonsento, precipe turnos sin al disput-kvietiga mekanismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin