Turka prezidento vokas libian nacian armeon haltigi batalon

(GMT+08:00) 2020-01-15 14:43:51     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan marde postulis, ke la libia nacia armeo haltigu batalon. Tiutage la germana registaro diris en deklaro, ke internacia konferenco pri Libio okazos en Berlino en la 19a de tiu ĉi monato.

Erdogan diris tiutage en parlamenta kunveno, ke se la libia nacia armeo daŭrigos ofensivon al la ĉefurbo Tripolo kaj trupoj de la libia registaro de nacia akordo, Turkio senhezite donos meritan lecionon al Khalifa Haftar, gvidanto de la libia nacia armeo.

La deklaro de la germana registaro diris, ke internacia konferenco pri Libio okazos en Berlino en la 19a de tiu ĉi monato, kaj reprezentantoj el 11 landoj, inkluzive de Rusio kaj Turkio, kaj la UN, la Eŭropa Unio, la Afrika Unio, la Araba Ligo kaj aliaj internaciaj organizoj serĉos rimedojn por pace kvietigi la libian konflikton. Ĉefministro de la libia registaro de nacia akordo Faizi Saraj kaj gvidanto de la libia nacia armeo Haftar estos invititaj al la konferenco.

La deklaro diris ankaŭ, ke la konferenco celas subteni la laboron de Ghassan Salame, speciala reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, por konservi la libian suverenecon kaj komenci la procezon de interna repacigo de la lando sub la helpo de iuj landoj kaj internaciaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin