Multaj brilaj punktoj aperos en televida prezentado de Printempa Festo 2020

(GMT+08:00) 2020-01-15 18:37:52     Redaktoro:Pluveta

Marde en la televida studio de Centra Komunikila Grupo sukcese okazis la unua kostuma provludo de la televida prezentado celeranta la Printempan Feston de 2020. Pli ol 600 spektantoj kaj komunikilaj reprezentantoj spektis la prezentadon en ĝoja etoso.

Novaj teknologioj, inkluzive de la kvina-generacia komunika teknologio, superalta difino kaj virtuala realeco, estos uzataj en televida prezentado de Printempa Festo.

La televida prezentado de la Printempa Festo 2020 kutime estas rekte elsendita de la Ĉina Centra Televido sub la Ĉina Komunikila Grupo de la ĉefkunvenejo en Pekino kaj subkunvenejoj en malsamaj lokoj de Ĉinio. Ĉi-jare la subkunvenejoj estos starigitaj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin