Birmlingva versio de Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping debutis en Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-15 13:42:44     Redaktoro:邱杰明

La birmlingva versio de la filmo Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping estas elsendata de la televido Ĉiela Reto (Sky Net), la plej influhava birma televido, ekde la 14a de januaro, antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

Post la debuto de la filmo, la birmaj spektantoj esprimis sian ŝaton, dirante, ke la filmo estas unika, kaj la birma popolo povas profunde kaj facile kompreni la ĉinan historion kaj kulturon per tiu filmo, kaj ili volas labori kun ĉinoj por amasigi saĝecon por birma-ĉina komunumo kun komuna estonteco.

La filmo produktita de Ĉina Komunikila Grupo elektis maksimojn kaj historiajn rakontojn en ĉinaj klasikaĵoj, kiuj estis cititaj de Xi en liaj paroladoj, artikoloj kaj konversacioj kaj temas pri moralo, familia tradicio, fileco kaj honesta administrado. Ĝi vivece montras profundan komprenon de Xi pri ĉina tradicia kulturo kaj tiritajn saĝecon kaj konceptojn pri ŝtata regado.

La televido Ĉiela Reto elsendis la televidserion Lukto, tradukitan de Ĉina Komunikila Grupo, kaj la birmlingvajn versiojn de la dokumentaj filmoj Mordaĵo de Ĉinio, kaj Teo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin