Desegnokonkurso pere de Esperanto, ponto de amikeco inter polaj kaj ĉinaj infanoj

(GMT+08:00) 2020-01-21 14:38:09     Redaktoro:Ĝoja

Pola esperantistino Grażyna SZUBRYCZYŃSKA anoncis desegnokonkurson kun la temo "Pollando Miaokule" januare, 2019, kaj invitis partoprenon de diverslandaj infanoj. La tasko de la infanoj ĝis la 7-a kaj (en la dua kategorio) ĝis la 10-a jaro estis esprimi propran opinion per libera pentraĵ-tekniko kaj unufraza komento.

Ricevinte la inviton, kun aprobo de direktoro Xu Qiang, s-ino Shi Xueqin (esperanta nomo Neĝeta) kaj ŝiaj kolegoj en la elementa lernejo Baotalu de la urbo Zhenjiang, Ĉinio, organizis lernantojn partopreni en la konkurso. Ili kontribuis al la konkurso je belaj pentraĵoj, kaj unu laboraĵo estis elektita de komisiono de la konkurso kiel premiita laboraĵo. Ĉiuj laboraĵoj estis prezentataj en ekspozicio en la toruna Pedagogia Biblioteko, kiu malfermiĝis la 2-a de aŭgusto, 2019.

Jen la intervjuo kun Shi Xueqin (Neĝeta)


Pentraĵoj el lernantoj de la elementa lernejo Baotalu

Ĉiu partoprenanto ricevis diplomon dulingvan (polan-Esperantan)

Shi Xueqin (Neĝeta) kaj ŝiaj kolegoj, kiuj organizis lernantojn partopreni en la konkurso.

La premiita laboraĵo

Laboraĵo el lernanto de la elementa lernejo Baotalu

Laboraĵo el lernanto de la elementa lernejo Baotalu

Laboraĵo el lernanto de la elementa lernejo Baotalu

Ekspozicio en la toruna Pedagogia Biblioteko

Ekspozicio en la toruna Pedagogia Biblioteko

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin