Novaĵoj (Januaro 17)

(GMT+08:00) 2020-01-17 16:24:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi atingis Najpidon por ŝtata vizito al Birmo; Usono kaj Rusio okazigis dialogon pri strategia sekureco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina preizdanto Xi Jinping vendrede atingis Najpidon por la ŝtata vizito al Birmo laŭ la invito de birma prezidento U Win Myint.

Dum sia dutaga restado, Xi ĉeestos serion da ŝtataj aktivadoj okazigitaj de birma prezidento U Win Myint, interparolos kun ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi, renkontiĝos kun ĉefkomandanto de la defenda armeo Min Aung Hlaing, kaj interŝanĝos opiniojn kun la gvidantoj de la parlamento kaj politikaj partioj de Birmo.

Xi ankaŭ kune kun birmaj gvidantoj ĉeestos serion da celebroj por marki la 70an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kaj la inaŭguran ceremonion de la Ĉina-Birma Kultura kaj Turisma Jaro.

La birmlingva versio de la filmo Ĝenerala Plano de Xi Jinping pri Regado de Ĉinio estas elsendata de la birma televida kanalo Ĉiela Reto en la ora tempo de la 16a ĝis la 18a de tiu ĉi monato, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando. Sekve la filmo estos elsendata ankaŭ en birmaj Nacia Televido kaj aliaj ĉefaj amaskomunikiloj. Per la filmo, homoj el diversaj rondoj de la lando povas pli bone kompreni la penson kaj strategion de prezidanto Xi pri ŝtata regado kaj lerni spertojn de Ĉinio.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun vizitanta venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza ĵaŭde en Pekino.

Wang diris, ke faktoj pruvis, ke la "Monroe-Doktrino" estas eksmoda; sankcioj kaj premado estas nepopularaj kaj altrudo de eksteraj solvoj estas senefika. Ĉinio daŭre subtenos Venezuelon konservi nacian suverenecon kaj dignon kaj protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo, konforme al la bazaj normoj de internaciaj rilatoj, plu akcelos pacon kaj intertraktadon kaj ludos konstrueman rolon por puŝi la venezuelan demandon al inkluziva politika traktado kiel eble plej rapide.

Arreaza diris, ke Venezuelo donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj pretas profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio, plifortigi komunikadon kaj kunordigon, persisti en multflankeco, oponi politikon de forto kaj puŝi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde, ke la disvolviĝo de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko ne estos influita de ŝanĝiĝoj en la internacia situacio aŭ enlanda politika procezo de la du landoj.

Geng faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la influon de la demisio de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev kaj lia registaro sur ĉina-rusaj rilatoj. Li diris, ke ĉi tio estas interna afero de Rusio kaj Ĉinio plene respektas la decidon kiel amika najbaro.

Geng diris, ke dum sia oficperiodo, Medvedev aktive laboris por antaŭenpuŝi ĉina-rusajn rilatojn kaj faris gravajn kontribuojn al duflanka praktika kunlaboro en la kampoj de komerco, investo kaj energio. La ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo brakumis novan epokon sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, kaj fariĝos pli matura, stabila kaj elasta. Li aldonis, ke Ĉinio restas memfida kiel antaŭe en la kontinua profundigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke tiutage en Vieno Usono kaj Rusio okazigis dialogon pri strategia sekureco, kaj la du flankoj diskutis pri armila regado, strategia stabileco kaj aliaj demandoj.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke ŝtata helpsekretario Christopher Ford pri internacia sekureco kaj nuklea ne-disvastigo kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov kunprezidis la dialogon en Vieno. La du flankoj diskutis pri siaj propraj naciaj strategioj por malpliigi reciprokan miskomprenon pri gravaj sekurecaj demandoj.

La deklaro diris, ke la du flankoj diskutis ankaŭ pri roloj kaj perspektivoj de nuklea rezervo, nuklea strategio kaj armila regado kaj decidis komenci kontakton sur specialista nivelo pri specifaj temoj en la proksima estonteco.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan ĵaŭde diris, ke Turkio sendas trupojn al Libio por subteni la libian Registaron de Nacia Akordo.

Erdogan diris en la jara resuma kunveno de 2019 en la ĉefurbo Ankaro, ke la celo de tiu ĉi ago estas certigi la ekziston kaj stabilecon de la laŭleĝa registaro, kaj ili uzos ĉiujn polikitajn, komercajn, diplomatiajn kaj militajn rimedojn, certigante la sekurecon de Turkio.

De post la morto de la antaŭa libia gvidanto Muammar Qaddafi en 2011, la lando dividiĝis en du fortojn de la Registaro de Nacia Akordo subtenata de UN kaj la Libia Nacia Armeo gvidata de Khalifa Haftar, kiu lanĉis militan kampanjon en la lasta aprilo, celante ekokupi Tripolon, en kiu estas stabejo de la Registaro de Nacia Akordo.

La Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo de 2020 okazos en Davos, Svisio en la venonta semajno, kun la temo "kunigi tutmondajn fortojn, realigi daŭripovan disvolviĝon". Sub la nuna situacio kun fortiĝanta kontraŭvento de tutmondiĝo, la tonika parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo antaŭ tri jaroj restas freŝa en la memoro de la internacia komunumo. Oni ĝenerale opiniis, ke faktoj en la pasintaj tri jaroj pruvis, ke la juĝo de Xi estis ĝusta kaj lia preskribo estis efika.

Iuj landoj tretis liberkomercajn regulojn kaj provokis komercan konflikton, kio grave ĝenis la ordon de monda ekonomia disvolvado. La Internacia Mona Fonduso kvarfoje malaltigis sian anticipon pri kresko de la monda ekonomio ĝis 3%. La Monda Organizo pri Komerco diris, ke pluraj landoj efektivigis rimedojn de komercaj restriktoj, kio influis 747 miliardojn da usonaj dolaroj da importado kaj eksportado en la tuta mondo en la lasta jaro. Evidente, tiuj kontraŭtutmondiĝaj agoj damaĝis la tutecajn interesojn de la internacia komunumo kaj pagigis al diversaj landoj pli altan koston por disvolviĝo.

Sed Ĉinio ĉiam persistis en disvolvado de malferma ekonomio malgraŭ la leviĝo de unuflankeco kaj komerca protektismo en la pasintaj tri jaroj kaj dividis oportunojn kun aliaj landoj dum disvolvado por realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Ekzemple, Ĉinio dufoje okazigis Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, senĉese plibonigis komercan medion, promulgis Leĝon pri Fremda Investo kaj malaltigis la sojlon de merkataliro por fremdaj investantoj. Tiuj rimedoj por larĝigo de malfermo montris, ke Ĉinio estas firma ĉampiono de tutmondiĝo. En la lasta jaro Ĉinio faris 27,5% da kontribuo al la monda ekonomia kresko, kaj ĝi estis la unua motoro por kreskigo de la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj.

Ĉina gvidanto diris en sia prelego, ke necesas persisti en multflankeco kaj protekti aŭtoritatecon kaj efikecon de multflanka sistemo, kaj ĉiuj partioj devas trakti la reformon de multflanka mekanismo en la konsidero pri altigo de efikeco kaj konservo de aŭtoritateco.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin