Ĉina-rusaj rilatoj ne influitaj de procezo de enlanda politiko

(GMT+08:00) 2020-01-17 13:56:36     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde, ke la disvolviĝo de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko ne estos influita de ŝanĝiĝoj en la internacia situacio aŭ enlanda politika procezo de la du landoj.

Geng faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la influon de la demisio de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev kaj lia registaro sur ĉina-rusaj rilatoj. Li diris, ke ĉi tio estas interna afero de Rusio kaj Ĉinio plene respektas la decidon kiel amika najbaro.

Geng diris, ke dum sia oficperiodo, Medvedev aktive laboris por antaŭenpuŝi ĉina-rusajn rilatojn kaj faris gravajn kontribuojn al duflanka praktika kunlaboro en la kampoj de komerco, investo kaj energio. La ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo brakumis novan epokon sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, kaj fariĝos pli matura, stabila kaj elasta. Li aldonis, ke Ĉinio restas memfida kiel antaŭe en la kontinua profundigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin