Xi Jinping renkontiĝis kun Min Aung Hlaing

(GMT+08:00) 2020-01-18 17:40:03     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede antaŭtagmeze en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Min Aung Hlaing, ĉefkomandanto de birma nacidefenda armeo.

Xi esperis, ke ĉefkomandanto kaj la birma armea flanko fortigos kontaktojn kun la ĉina armea flanko kaj kune stimulos konstruadon de

komunumo de komuna estonteco de la du landoj. Kaj la du flankoj devas kune klopodi por protekti pacon kaj stabilecon de landlimaj regionoj kaj krei bonajn kondiĉojn por ekonomia disvolvo de landlimaj regionoj.

Min Aung Hlaing dankis Ĉinion pro ĝia longtempa helpado por disvolvo de birma ekonomio kaj socio kaj nacidefenda konstruado, kaj elkore esperis lerni ĉinajn sukcesajn spertojn por realigi pacon kaj disvolvon de Birmo. La birma armeo firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj opinias, ke problemoj rilataj al Honkongo kaj Xinjiang tute estas ĉinaj internaj aferoj, kaj aliaj landoj devas ne fari intervenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin