Lavrov laŭdas stabiligan rolon de rusa-ĉina kunordigado

(GMT+08:00) 2020-01-18 11:26:23     Redaktoro:Zhao

Vendrede rusa aganta ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke la kunordigado inter Moskvo kaj Pekino en eksteraj politikoj havas "gravan stabiligan influon en la mondo".

En gazetara konferenco Lavrov diris, ke Rusio kaj Ĉinio havas saman sintenon rilate internaciajn aferojn, kion reflektis serio da komunaj dokumentoj.

Li diris ankaŭ, ke Rusio kaj Ĉinio strikte kunordigas en Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiam provas subteni unu la alian kaj defendi la principojn de la Ĉarto de UN.

Lavrov fariĝis aganta ministro pri eksterlandaj rilatoj post kiam ĉefministro Dmitry Medvedev kaj lia registaro demisiis merkrede kaj rusa prezidento Vladimir Putin petis la registarajn membrojn daŭrigi sian laboron ĝis la formiĝo de la nova registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin