Wang Yi parolis pri vizito de ĉina prezidanto al Birmo

(GMT+08:00) 2020-01-19 12:48:21     Redaktoro:Selena
En la 17a kaj 18a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Birmo. Post la vizito, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi informis raportistojn pri la vizito.

Wang diris, ke diversaj rondoj de Birmo alte taksis la vizitob, opiniante, ke okaze de la 70-a jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Birmo kaj Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Birmo kaj prenis Birmon kiel cellokon de sia unua novjara eksterlanda vojaĝo, kio enkorpigis la Pauk-Phaw-Amikecon inter Birmo kaj Ĉinio kaj malfermis novan ĉapitron de tradicia amikeco de ambaŭ landoj. Internaciaj amaskomunikiloj fokusiĝis al la vizito, opiniante, ke diplomatio de ĉina ŝtatestro gvidas la Pauk-Phaw-Amikecon al la nova epoko.

Prezidanto Xi diris, ke konstruo de komunumo kun komuna estonteco por homaro devas esti komencita kun najbaraj landoj. Dum la vizito, ambaŭ flankoj unuanime konsentis konstrui ĉina-birman komunumon kun komuna estonteco, kio respondas al la tendenco de la epoko, konformas al atendoj de la du popoloj kaj riĉigas enhavon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Birmo.

Dum la vizito, ĉina kaj birma gvidantoj atingis novan konsenton pri altkvalita konstruo de la Zono kaj Vojo. Wang diris, ke tio markis, ke la Ĉina-Birma Ekonomia Koridoro faris esencan paŝon.

Wang diris, ke dum la vizito, ĉina kaj birma gvidantoj kune retrorigardis historion, priparolis la estontecon kaj interŝanĝis spertojn pri regado de ŝtato. Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio subtenas Birmon sekvi sian propran disvolvan vojon kaj apogas Birmon protekti laŭleĝajn interesojn kaj nacian dignon sur la internacia scenejo. Ĉinio volas ludi konstrueman rolon por antaŭenigi procezon de nacia repacigo surbaze de respekto al suvereneco kaj volo de Birmo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin